Penteo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭ la helena mitologio, Penteo (el la greka Πενθεύς, «afliktulo») estis reĝo de Tebo, heredinto de sia avo Kadmo, la fondinto de tiu urbo. Lia patro estis Eĥiono[1], la plej saĝaj el la spartoj, lokaj aŭtoktonoj kiuj spruĉis el la drakaj dentoj semitaj fare de Kadmo. Kaj lia patrino estis Agavo, filino de Kadmo kaj la diino Harmonio[2]. La juna reĝo akiris famon pro sia rezisto al la kultado de Dionizo, kaj la sekva puno kiun li ricevis pro tio.
Rapidaj faktoj rolulo de helena mitologio, Verko ...
Penteo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Verko | Bakĥantinoj |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Echion |
Patrino | Agavo |
Infanoj | Oklasos |
Fermi
La ĉefa fonto pri lia rakontaro estas la tragedio de Eŭripido Bakĥantinoj, sola interpretado de la mito de Penteo konservita ĝis nun.