Peoniacoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La peoniacoj[2] (latine Paeoniaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo saksifragaloj (Saxifragales). Ĝi enhavas ununuran genron (peonio)[2] kaj 36 speciojn[1],[3].
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Peoniacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
subarbusta peonio ( Paeonia × suffruticosa ‘Yukidoro’) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
peonio Paeonia L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
La plej famaj kultivaroj estas staŭdoj, do multjaraj herbaj plantoj, kies supergrundaj partoj pereas en vintro. Krome ekzistas lignecaj specioj kaj kultivaroj, kiuj plej ofte estas duonarbustoj, pli malofte arbustoj. La origina formo de la hortikulturaj kultivaroj preskaŭ ĉiam estas la oficina peonio (Paeonia officinalis) kaj laktoflora peonio (Paeonia lactiflora). Malmultaj ĝardenaj formoj baziĝas sur interspeciaj hibridoj.