Pierre Plantard
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pierre Athanase Marie Plantard (n. la 18-an 1920 en Parizo; m. la 3-an de februaro 2000 en Parizo) estis centra figuro de la misteraj rakontoj, kiuj estas ligitaj al sudfranca vilaĝo Rennes-le-Château kaj fikcia sekreta organizo kun la nomo Prieuré de Sion. La elementoj iĝis mondfamaj pro romanoj de Dan Brown.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Pierre Plantard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de marto 1920 (1920-03-18) en 7-a arondismento de Parizo |
Morto | 3-an de februaro 2000 (2000-02-03) (79-jaraĝa) en Colombes |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto desegnisto verkisto |
Fermi
Ekde 1975 li uzis la nomon Plantard de Saint-Clair[1] kiu rilatis al nobela familio el la regiono de Gisors, kies kastelo estas konata kiel loko de la trezoro de la templanoj. Plantard estas menciita en la baza libro de Gérard de Sède pri ĉi tiu mito kiel desegnanto.