Polemiko de Rind k.a.
From Wikipedia, the free encyclopedia
La polemiko de Rind et al. estis debato en la scienca literaturo, amaskomunikiloj kaj leĝodonaj asembleoj de Usono rilate al metanalizo reviziita per specialistoj pri la supozata intrinseka malutileco de la infana seksa misuzo, publikigita en 1998 en la Psychological Bulletin [Psikologia Bulteno] de la Usona Asocio pri Psikologio fare de la psikologoj Bruce Rind, Philip Tromovitch kaj Robert Bauserman, kun la titolo en la angla A meta-analytic examination of assumed properties of childsexual abuse using college samples [Metanaliza studo de la supozataj proprecoj de la infana seksa misuzo uzante lernejajn samplojn].
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ nefinita. En la nuna formo ĝi ne donas plenan komprenon de la pritraktata objekto, ĉar mankas nepre bezonataj informoj. Revizitu la artikolon poste aŭ ĝin kompletigu (se viaj scioj tion ebligas). |
La celo de la reserĉo estis malkovri se la asertoj kaj de la amaskomunikiloj kaj de la faka literaturo pri tio, ke ĉiuj seksrilatoj estas traŭmatizaj por la neplenaĝuloj kaj ke la seksa misuzo kaŭzas psikologian malutilon gravan, longedaŭran kaj ekvivalente ĝeneralan sur knaboj kaj knabinoj akordiĝas kun la maniero kiel tiaj spertoj estas travivitaj. La aŭtoroj analizas kaj komparas la rezultojn de 59 studoj faritaj kun neklinikaj samploj de ambaŭ seksoj kiuj havis seksrilatojn kun plenkreskuloj dum la infaneco aŭ adoleskanteco kaj ili alvenas al la konkludo, ke ĉ. 70% de la analizitaj junuloj konsideras, ke tiaj spertoj estis pozitivaj aŭ ne havis sekvojn. La aŭtoroj relativigas kaj atribuas al aliaj kaŭzoj, kiel la familia medio, la negativajn sekvojn raportitajn de la cetero kaj ili konkludas, ke la kredoj de la socio pri la supozataj intrinsekaj negativaj sekvoj de la sekso sur infanoj kaj adoleskantoj estas troaj kaj ne sin subtenas.[1]
La studo rezultigis grandan polemikon en Usono, kiu komencis per la kritikoj de kelkaj sociaj konservativuloj kaj religiaj fundamentalistoj, kaj ankaŭ de kelkaj psikiatroj kaj psikoterapiistoj, kaj eĉ alvenis al la Kongreso. Tiu ĉi montris sin zorgo-plena pri la eblaj konsekvencoj de la publikigo de la rezultoj sur la oficialaj paradigmoj rilate al pedofilio, kaj la 12-an de julio 1999 ĝi aprobis la Rezolucion 107 HRC[137] (per 355 voĉoj por, 0 kontraŭ kaj 13 sindetenaj), politike establinta ke la seksrilatoj inter plenkreskuloj kaj neplenaĝuloj estas nepre misuzaj kaj malutilaj por ĉi tiuj lastaj.[2] La kondamno de scienca studo far la Kongreso signifis senprecedenta fakto en Usono.[3]