Por Elise
From Wikipedia, the free encyclopedia
Por Elise aŭ Por Therese, WoO 59 (Für Elise aŭ Für Therese, en germana) estas bagatelo por piano soloa, komponita en A-minoro fare de la germana komponisto Ludwig van Beethoven. Ĝi estas unu de la plej konataj verkoj de la komponisto.[1][2][3] Tiu muzikaĵo estis publikita por la unua fojo en 27-an de aprilo 1867 en transkribo de Ludwig Nohl, supozeble bazita sur manuskripto aŭtografo de kies ekzisto ekzistas neniu pruvo. La muzikologo kaj pianisto Luca Chiantore pruvis en sia monografio Beethoven piane [4] ke ekzistas sufiĉaj fidindaj pruvoj kiuj asertas ke Beethoven ne estis kiu donis la definitivan formon al tiu verko, kaj ke Ludwig Nohl baziĝis reale sur la skizoj de la konata manuskripto 116a de la Beethoven Haus.[5]