Reĝa Melburna Instituto de Teknologio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Reĝa Melburna Instituto de Teknologio (angle Royal Melbourne Institute of Technology, akronime RMIT) estas publika esploruniversitato en Melburno, Viktorio, Aŭstralio [1].
Reĝa Melburna Instituto de Teknologio | |||||
---|---|---|---|---|---|
publika universitato • aro • kolekto • produkta kompanio | |||||
moto | Perita manus, mens exculta Lerta mano, kultivita menso | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1887 | ||||
fondinto(j) | Francis Ormond vd | ||||
speco | publika esploruniversitato | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 37° 48′ 28″ S, 144° 57′ 48″ O (mapo)-37.807777777778144.96333333333 | ||||
lando | Aŭstralio | ||||
urbo | Melburno | ||||
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• ORCID • Australian Technology Network • Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd | |||||
filioj | |||||
• College of Science, Engineering and Health, Royal Melbourne Institute of Technology • RMIT Gallery • RMIT Training • ARC Centre of Excellence for Automated Decision-Making and Society vd | |||||
| |||||
| |||||
Ĝi estas taksita kiel kvin-stela universitato fare de Quacquarelli Symonds (QS) kaj estas rangita 140-a en la mondo en la QS World University Rankings 2023 [2].
RMIT estas sub la reĝa patroneco de Reĝino Elizabeto la 2-a kaj estas la ununura altlernejo en Aŭstralio rajtigita uzi la prefikson "Reĝa". Fondita en 1887 fare de Francis Ormond, RMIT komenciĝis kiel vesperlernejo ofertanta kursojn en scienco, teknologio kaj la artoj en respondo al la Industria revolucio en Aŭstralio. Ĝi estis privata kolegio dum pli ol cent jaroj antaŭ kunfandiĝi kun la Phillip Institute of Technology en 1992 kaj iĝi publika universitato [3]. Kun proksimume 95,000 studentoj en supera eduko kaj metia trejnado [4] ĝi estas la plej granda duobla eduka institucio en Aŭstralio. Kun ĉiujara spezo de proksimume 1,5 miliardoj da aŭstraliaj dolaroj ĝi ankaŭ estas unu el la plej riĉaj universitatoj en Aŭstralio.
La ĉefa kampuso de RMIT situas sur la norda rando de la historia Hoddle Grid en centra Melburno. Ĝi havas du satelitkampusojn en la nordaj antaŭurboj de Brunswick kaj Bundoora, same kiel trejnadbazon en la RAAF Williams-bazo en la okcidenta antaŭurbo de Point Cook. Ĝi ankaŭ havas trejnejon en la viktoria urbo de Bendigo kaj esplorejon en Hamilton proksime de la Nacia Parko Grampians.
En Azio, RMIT havas grandan kampuson en Ho-Ĉi-Min-urbo (ekde 2001) kaj filion en Hanojo (ekde 2004), same kiel trejncentron en Danango en Vjetnamio, same kiel instruaj partnerecoj en Ĉinio, Honkongo, Indonezio, Singapuro kaj Srilanko. En Eŭropo, ĝi konservas esplorcentron kaj kunlaboran centron en Barcelono.
Reĝa Melburna Universitato de Teknologio estas unu el la plej grandaj dungantoj de Aŭstralio. Listo de malfermitaj vakantaĵoj videblas en la oficiala retejo aŭ en la laborserĉa retejo .