Rumburk
urbo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Rumburk (IFA:[ˈrʊmbʊrk]; germane Rumburg, suprasorabe Romjbor, kromnomata Malgranda Parizo de nordo) estas urbo en la plej norda parto de Ĉeĥio, en distrikto Děčín en Ŝluknova terlango. Vivas ĉi tie 10 937 loĝantoj (2023). La urbo situas en Ŝluknova montetaro kaj trafluas tra ĝi rivereto Mandava. En Rumburk estas limpasejoj ĝis germanaj urboj Seifhennersdorf kaj Neugersdorf. Rumburk estis fama pro tekstila produktado kaj produktado de la t.n. rumburkaj stovoj, kiujn ĉi tie fabrikis firmao Rukov, kaj pro pluaj produktoj. En la urbo en la jaro 1918 okazis ribelo de soldataj revenintoj el rusa militkapto. Dek partoprenintoj estis ekzekutitaj kaj pluaj estis malliberigitaj en Malgranda fortikaĵo en Terezín. En areo de kapucena monaĥejo troviĝas pilgrima Loretana kapelo konstruita komence de la 18-a jarcento. Temas pri plej norde situanta konstruaĵo de sia speco en la mondo.
- Eble vi serĉas: Rumberk, parton de municipo Deštná en distrikto Blansko.
Rumburk | |||
germane Rumburg, suprasorabe Romjbor | |||
urbo | |||
Luzacia placo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Rumburk | |||
Kromnomo: Malgranda Parizo de nordo | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Děčín | ||
Administra municipo | Rumburk | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Parto de | Ŝluknova terlango | ||
Montaro | Ŝluknova montetaro | ||
Najbaras kun | Seifhennersdorf Germanio, Neugersdorf Germanio | ||
Rivero | Mandava | ||
Situo | Rumburk | ||
- alteco | 387 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 57′ 06″ N 14° 33′ 26″ O (mapo) | ||
Areo | 24,69 km² (2 469 ha) | ||
Loĝantaro | 10 937 (2023) | ||
Denseco | 442,97 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1377 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 408 01 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0421 | ||
NUTS 5 | CZ0421 562777 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de urbo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 23 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Rumburk | |||
Retpaĝo: www.rumburk.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Seifhennersdorf, Krásná Lípa, Jiříkov, Varnsdorf, Šluknov, Staré Křečany kaj Ebersbach-Neugersdorf.