![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9f/%25C5%259Anie%25C5%25BCka_11.jpg/640px-%25C5%259Anie%25C5%25BCka_11.jpg&w=640&q=50)
Sudetoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sudetoj (ĉeĥe Sudety, Krkonošsko-jesenická subprovincie, pole Sudety, pole Sudeten) estas montaro en Eŭropo.
- Eble vi serĉas Sudetion.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/47/WV_banner_Sudetes_Karkonosze_in_winter.jpg/640px-WV_banner_Sudetes_Karkonosze_in_winter.jpg)
Sudetoj | |
ĉeĥe Sudety, germane Sudeten, pole Sudety | |
montaro | |
Sněžka/Schneekoppe/Śnieżka en Gigantmontaro | |
Oficiala nomo: Sudeta subprovinco | |
Landoj | ![]() ![]() ![]() |
---|---|
Parto de | Bohemia masivo |
Najbaras kun | 5
- Bohemia-moravia subprovinco - Bohemia tabulo - Ercmontara subprovinco - Mezpolaj ebenaĵoj - Eksterkarpataj malaltaĵoj |
Subulaj unuoj | 4
- Gigantmontara regiono - Orlica regiono - Jesenika regiono - Gigantmontara-jesenika cismontaro |
Akvejo | Elbo, Moravo, Odro |
Plej alta punkto | |
- situo | Sněžka/Schneekoppe/Śnieżka |
- alteco | 1 603 m s. m. |
Longo | 300 km (186 mi) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
![]() | |
![]() | |
Deveno de la nomo Sudetoj ne estas unusignifa. La plej ofta klarigo asertas, ke la devena geografia termino Sudéta estas vorto de kelta deveno, kunmetita el la gramatika bazo Sud- (apro) kaj sufikso -éta (arbaro), sume do „Arbaro de aproj“. Iam oni notas alian klarigon, ekz. helpe de malnovĝermana vorto „Sudtha“, tradukata kiel „arbaro“. La termino estas dokumentita jam en malnovtempo ĉe Klaudius Ptolemeo.
Sudetoj de komence evidente ensumigis sole montarojn en sudokcidento de Silezio, sed baldaŭ ĝi markis la tutan sistemon de la montaro ekde la malsupra fluo de rivero Elbo ĝis rivero Odro, do nordan parton de montaroj Luzacia Montaro, Jizerské hory, Gigantmontaro (Karkonoŝe), Rudawy Janowickie, montĉenoj: Kaczawskie, Walbrzyskie, Kamienne(Ŝtonmontaroj), Sowie (Strigmontaro), Bardzkie, Stolowe (ĉeĥe Stieny), Bystrzyckie, Zlote (ĉeĥe Rychlebské hory), Masivo de Snieznik (ĉeĥe Králický Sněžník) Orlické hory, kaj Jeseníky. En la pola lingvo la nomo Sudetoj markas ankaŭ zonon de valo de Elbo ĝis Moravia pordego.