Terpinila benzoato
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
α-Terpinila benzoato aŭ α-terpinila fenilmetanato estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la benzoata acido kaj terpineolo, senkolora aŭ flaveca likvaĵo kun florodoro, uzata kiel gustiga kaj odorigagento. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Terpinila benzoato estas malmulte solvebla en akvo, sed estas solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj.
α-Terpinila benzoato | |||
Plata kemia strukturo de la α-Terpinila benzoato | |||
Tridimensia kemia strukturo de la α-Terpinila benzoato | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 71648-34-5 | ||
PubChem-kodo | 61746 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora aŭ flaveca likvaĵo kun balzama odoro | ||
Molmaso | 258,35538 g·mol−1 | ||
Denseco | 0,970g cm−3 | ||
Bolpunkto | 320 °C | ||
Ekflama temperaturo | 142 °C | ||
Solvebleco | Akvo:0,002 g/L | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R36/37/38 | ||
Sekureco | S26 S37 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H411 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P273, P280, P302+352, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P391, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Terpinila benzoato ankaŭ uzatas en la produktado de kosmetikaĵoj pro ĝia agrabla odoro. Ĝi reakcias kun acidoj kaj alkoholoj liberigante grandan kvanton da energio kaj varmo. Fortaj oksidigaj acidoj povas kaŭzi eksplodan reakcion sufiĉe altan por ekbruli la produktojn de la reakcio. Granda amaso da varmo ankaŭ liberiĝas per interagado de la estero kun kaŭstikaj solvaĵoj. Terpinila benzoato posedas antifungajn proprecojn kaj aktivecojn kontraŭ diversaj fungoj tiaj kiaj Aspergillus, Fuzarium kaj kelkaj specioj da Rhizopus.