Theda Bara
From Wikipedia, the free encyclopedia
Theda BARA (/ˈθiːdə ˈbærə/ THEE-də BARE-ə;[1] denaske Theodosia Burr Goodman; 29a de Julio, 1885 – 7a de Aprilo, 1955) estis usona aktorino de mutaj filmoj kaj de teatro.[2]
Theda Bara | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Theda Bara | |||||
Naskonomo | Theodosia Burr Goodman | ||||
Naskiĝo | 29-an de julio 1885 (1885-07-29) en Cincinnati | ||||
Morto | 7-an de aprilo 1955 (1955-04-07) (69-jaraĝa) en Los-Anĝeleso, Usono | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | stomaka kancero vd | ||||
Tombo | Forest Lawn Memorial Park vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Cincinnati • Walnut Hills High School vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Lori Bara vd | ||||
Edz(in)o | Charles Brabin (1921–1955) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro teatra aktoro aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1914–1926 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Bara estis unu el la plej popularaj aktorinoj de la epoko de muta kino kaj unu el plej fruaj seksosimboloj de la kinarto. Ŝia roloj de femme fatale havigis al ŝi la kromnomon "The Vamp" (mallongigo de vampiro, tie kun la signifo de seksalloga virino), poste akcelante ŝian popularecon en "vamp" roloj bazitaj en ekzotikeco kaj seksa dominado.[3] La studioj promociis fikcian "historion" por Bara kiel egipti-naskita virino interesate en okulteco. Bara faris pli ol 40 filmojn inter 1914 kaj 1926, sed plej el ili estas nun perditaj, detruitaj en incendio en 1937 de Fox. Post sia geedziĝo al Charles Brabin en 1921, ŝi faris du pliajn filmojn kaj poste retiriĝis el aktorado en 1926; ŝi neniam aperis en sonfilmo.