Tikodromedoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tikodromo aŭ Murgrimpulo (Tichodroma muraria) estas birdospecio loĝanto de rokmuroj kaj rokkanjonoj el la familio de la Sitedoj. Ĝi ne nepre loĝas en altaj montaroj, kvankam la plej multaj el ĝiaj kovlokoj situas sur alpeca nivelo.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionTikodromo, Biologia klasado ...
Tikodromo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Natura arealo | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
La sistematika enordigo de tiu specio, kiu montras ekkonilojn kaj de la Sitedoj (Sittidae) kaj de la Certiedoj (Certhidae), estas malfacila kaj ankoraŭ objekto de scienca diskuto. Krom la tie ĉi elektita sistematika pozicio estas uzata ankaŭ enordigo al memstara familio Tikodromedoj (Tichodromidae).
Disde la nomodona formo Tichodromo muraria muraria oni distingas la subspecion Tichodromo muraria nepalensis, kiu evidente estas specialiĝinta por ekskluzive altalpecaj situoj.