Tour Duchesne
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tour Duchesne (aŭ Tour du Chesne, antaŭe Tour de la Monnaie) estas turo de la 15-a jc, situanta en Rennes proksime de de la mordela pordego. Ĝia nomo devenas de Jehan du Chesne, ĉefpordegisto de Rennes kaj unua loĝanto de la turo. Ĝi estis klasita historia monumento ekde la 13-a de Marto 1944[1].
Ĉi tiu artikolo havas multe tro da ruĝaj ligiloj, por kiuj ekde multaj jaroj ne estas artikoloj. Bonvolu revizii la ligilojn, krei artikolojn kie la redakta energio tion permesas, kaj la restajn ruĝajn ligilojn transformi al simpla teksto: se iu iam tamen faros tekston de tiuj temoj, oni ĉiam povas remeti internan ligilon, tiam tuj bluan. |
Tour Duchesne | ||||
---|---|---|---|---|
fortika turo | ||||
Prezento | ||||
Protekto | Klasita Historia Monumento (1944[1]) | |||
Geografio | ||||
Lando | Francio | |||
Regiono | Bretonio | |||
Loko | Rennes | |||
Geografia situo | 48° 6′ 40″ N, 1° 41′ 7″ U (mapo)48.111186111111-1.6852444444444 | |||
| ||||
Ĝi situas sur la unua ĉirkaŭmurego de la remparoj de Rennes, kiu datiĝas de la 3-a jc, sed estis rekonstruita inter 1447 kaj 1459 samepoke kiel la dua ĉirkaŭmurego kaj la mordela pordego.
En 1143, la privilegio de papegaut estis konsentita al rennes kaj konfirmita de la duko Francisko la 2-a de Bretonio[2]. "papegaut" [note 1] estas jara pafkonkurso al kartona aŭ ligna birdo, unue per arbalesto, kaj post 1605 per arkebuzo. La venkinto estas nomata « reĝo de la papago » kaj akiras privilegiojn (ne submetiĝo al imposto kaj rajto kolekti impostojn). Celpapago estis instalita sur la turo ĝis en 1680[3][4].
En la 16-a jc, klapopordo estis farita por uzi la subteran kavaĵon kiel karceron.
Ĝi situas nun en la Skvaro Hyacinthe-Lorette kie estas ankaŭ la lastaj restaĵoj de la unua ĉirkaŭmurego kaj la misikruco.