Triumph des Willens
nazia propaganda filmo je 1935, komisiita de Hitlero, reĝisorita kaj redaktita de Leni Riefenstahl, pri la Nazipartia Kongreso je 1934 ĉe Nurenbergo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Triumfo de la Volo (germane Triumph des Willens) estas filmo produktita en Nazia Germanio kiel dokumenta filmo kiu estis parto de nazia propagando. La filmo estis produktita de la germana reĝisoro Leni Riefenstahl kaj ĝi dokumentas la Nazian Partion en 1934 kiam ĝi okazigis kongreson en Nurenbergo [1]. La filmo montras la paradojn okazigitajn dum la Kongreso al la muziko de Richard Wagner, same kiel la paroladojn de la gvidantoj de la NSDAP - precipe la paroladojn de Adolf Hitler. La filmo estis financita fare de Hitlero, kiu estis unu el la produktantoj de la filmo. La baza temo de la filmo estas la ascendo de Nazia Germanio kiel mondpotenco, kun Hitlero kiel la mesio kaj savanto de Germanio.
Triumph des Willens | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Triumph des Willens |
Originala lingvo | germana lingvo |
Kina aperdato | 28 mar. 1935, 1935 |
Ĝenro | dokumenta filmo, propaganda filmo |
Kameraado | Franz Weihmayr, Sepp Allgeier, Karl Attenberger, Werner Bohne, Walter Frentz, Hans Karl Gottschalk, Franz Koch, Paul Karl Lieberenz, Walter Riml, Károly Vass |
Reĝisoro(j) | Leni Riefenstahl |
Produktisto(j) | Leni Riefenstahl |
Scenaro | Leni Riefenstahl • Walter Ruttmann |
Filmita en | Nurenbergo |
Loko de rakonto | Berlino |
Muziko de | Herbert Windt |
Rolantoj | Adolf Hitler • Heinrich Himmler • Hermann Göring • Joseph Goebbels • list of Nazi Party leaders and officials |
IMDb | |
La filmo, publikigita en 1935, iĝis simbolo de propagandaj filmoj en la historio de kino. La teknikoj uzitaj fare de Riefenstahl, kiel ekzemple la uzo de lensoj kiuj permesis la misprezenton de perspektivo kaj de aerfotoj, estis originalaj kaj unikaj kaj konsideritaj pioniraj por sia tempo. Riefenstahl gajnis plurajn premiojn por la filmo (en Germanio, kompreneble, sed ankaŭ en Usono, Francio kaj Svedio). La filmo influis grandan nombron da filmoj kaj daŭre influas produktorojn [2].