Tupã (mitologio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tupã (prononcata kun nazala ã kiel ekzemple en la franca), ankaŭ Tupan aŭ Tupave, estas la vorto por supera diaĵo en la tupia kaj gvarania lingvoj, inkluzive de la gvarania krea mito. La unuaj eŭropaj misiistoj, plejparte jezuitoj, interpretis (aŭ laŭ vidpunkto misinterpretis) ĝin kiel tradukaĵo de "Dio", komparebla al la koncepto de Dio en la kristana, juda aŭ islama koncepto de monoteismo.[1]
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tupã (San-Paŭlio). |
Tupã estas konsiderata kiel la kreinto de la universo, de la lumo, de la homaro kaj de la diaj spiritoj de bono kaj malbono en gvarania mitologio nomata Angatupiri kaj Tau respektive. Laŭ la mitologio, ĝia loĝejo estas la Suno.[2] La stelo HD 108147 en la stela konstelacio Suda Kruco estas oficiale nomita laŭ Tupã.[3] Laŭ aliaj etnologoj tamen la mitologia signifo de la diaĵo estis pli limigita, kiel manifestiĝo de dieco en la formo de fulmo, timata de la parolantoj de la tupia kaj gvarania lingvoj, ĉar ne komprenebla natura fenomeno.