Tuteŭropa pikniko
pacmanifestacio ĉe la Aŭstria-Hungaria landlimo en 19 Aŭg. 1989 / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tuteŭropa pikniko aŭ paneŭropa pikniko estis pacmanifestacio, kiu okazis la 19-an de aŭgusto 1989 ĉe la limo inter Aŭstrio kaj Hungario, apud hungara urbo Sopron. Kunsentis ambaŭ landoj por ke la limpordego de la malnova presburga vojo inter Sankt Margarethen im Burgenland kaj Sopronkőhida (germane: Steinambrückl) estu simbole malfermita dum tri horoj. Je la sama loko, la 27-an de junio 1989 la tiama aŭstra ministro pri eksteraj aferoj Alois Mock kaj lia hungara ekvivalento Gyula Horn kune disigis la limzonon por emfazi la malkonstruon de la kontrolkonstruaĵoj komencitan la 2-an de majo de la sama jaro far Hungario.
Tiun mallongan tempon de malfermo de la fera kurteno eluzis pli ol 600 civitanoj de la Germana Demokratia Respubliko por fuĝi okcidenten (Hungario iom pli frue en 1989 malfermis liberan eniron al sia lando por loĝantoj de GDR). Ili estis avertitaj per flugfolio de la organizantoj de la tuteŭropa pikniko. La hungaraj limsoldatoj reagis trankvile al la amasa fuĝo: kvankam ekzistis ankoraŭ ordono pafmortigi ĉiujn, kiuj penas fuĝi, ili ne intervenis.
Pli fore atendis miloj da GDR-civitanoj la eblon transiri la limon, ĉar ili ne kredis je la limmalfermo kaj timis kaptilon. Tial la nombro de tiuj, kiuj transiris okcidenten dum tiu tago ne estis pli granda ol kelkaj centoj. Dum la sekvaj tagoj la kontrolo de la hungara okcidenta limo estis laŭ ordono de la registaro plifortigita kaj nur malmultaj homoj sukcesis ankoraŭ fuĝi. La 11-an de septembro 1989 Hungario definitive malfermis siajn limojn al GDR-civitanoj.