Ulrich Zasius
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ulrich Zasius (1461-1536) (* Konstanco, en la 1461 - Frejburgo-im-Breisgaŭ, en la 24-a de novembro 1536) estis germana juristo kaj humanisto. Li unue studis en la Universitato de Tübingen antaŭ ol fariĝi episkopa notario en Konstanco. En 1489 li oficis kiel urbokonsilisto en Baden kaj, en 1493, en Frejburgo-im-Breisgaŭ. El 1496 ĝis 1469 li direktoris la latinan lernejon en Frejburgo.
Ulriko Zasius (1461-1536) | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1461 en Konstanco, Germanio | |
Morto | 24-a de novembro 1536 en Frejburgo-im-Breisgaŭo, Germanio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Tübingen | |
Familio | ||
Infanoj | Joachim Zasius the Elder vd | |
Profesio | ||
Okupo | juristo • universitata instruisto • advokato vd | |
Aktiva en | Freiburg vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En 1499, li studis Juron en la Universitato de Freiburg-im-Breisgaŭ kaj estis nomumita profesoro pri retoriko kaj poezio en 1500, kaj profesoro pri jurisprudenco en 1506. En 1502, li elektiĝis urbokonsilisto en la kortumo de Freiburg; en 1503, leĝa konsilisto de la universitato kaj en 1508, imperia konsilisto. Aplikante la tendencojn de la humanistoj al la jurisprudenco, li konstatis la streĉajn kaj barbarajn komentojn de la hermeneŭtikistoj kaj klopodis restarigi la originan tekston. Dank'al al siaj beletraj polemikoj kun Johannes Eck (1486-1543)[1], li principe favoris la doktrinojn de Marteno Lutero. Post 1521, li estis fervora kontraŭulo de Lutero, kaj mortis kiel firma subtenanto de la romkatolika fido.