Universitato Clark
universitato ĉe Worcester, Masaĉuseco, Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Universitato Clark, en angla Clark University, estas privata esplora universitato en Worcester (Masaĉuseco), Usono. Fondita en 1887 per granda financo el sia nomiga Jonas Gilman Clark, elstara negocisto, Clark estis unu el la unuaj modernaj esploruniversitatoj en Usono.[1][2] Origine institucio por ĉiaj gradiĝintoj, la unuaj subgradiĝintoj de Clark eniris en 1902 kaj virinoj aliĝis por la unua fojo en 1942.[3] La universitato nune proponas 46 gradojn en homaj sciencoj, sociaj sciencoj, natursciencoj, kaj inĝenierado kaj ebligas studentojn dezajni specialajn kursojn en antaŭ-profesiaj programoj.[4] Ĝi famas pro siaj programoj en la fakoj psikologio, geografio, fiziko, biologio, kaj entreprenado kaj estas membro de la Higher Education Consortium of Central Massachusetts kiu ebligas studentojn kruc-registriĝi por partopreni en kursoj en aliaj institucioj de la areo kiel la Worcester Polytechnic Institute kaj la College of the Holy Cross. Kiel esploruniversitato bazita sur liberaj artoj, Clark havigas substancajn esploroportunoj disponeblaj al siaj studentoj, ĉefe en subgrada nivelo pere de projektfinancado LEEP, kaj krome ĝi estas respektata ankaŭ pro sia intima medizorgado kiel la dua plej malgranda universitato inter la pintaj 66 landaj universitatoj fare de la usona informo "News & World Report" kaj kiel unu el la 40 Lernejoj kiuj Ŝanĝas Vivojn.[5][6]
Universitato Clark | ||
---|---|---|
![]() | ||
privata universitato privata neprofitcela lernejo Colleges That Change Lives (en) ![]() liberalarta universitato Kampuso ![]() | ||
moto | Fiat lux (Estu lumo) Dua: "Defiu Konvencion. Ŝanĝu nian Mondon." | |
Informoj | ||
fondodato | 1887 | |
speco | privata | |
Situo | ||
Geografia situo | 42° 15′ 4″ N, 71° 49′ 23″ U (mapo)42.250977-71.823169 | |
lando | Usono | |
adreso | 950 Main St, Worcester, MA, 01610-1477 | |
poŝtkodo | 01610-1477 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 3 405 vd (stato: septembro 2020) | |
Diversaĵoj | ||
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
filiita al | ||
• Association of American Colleges and Universities vd | ||
| ||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b5/Hall_Freud_Jung_in_front_of_Clark.jpg/640px-Hall_Freud_Jung_in_front_of_Clark.jpg)
Gradigaj kaj profesiaj programoj estas proponita tra altlernejoj Graduate School, Graduate School of Management, Graduate School of Geography, Frances L. Hiatt School of Psychology, Gustaf H. Carlson School of Chemistry, Adam Institute for Urban Teaching and School Practice, International Development, Community and Environment (IDCE), kaj la School of Professional Studies.[7][8][9]