Vulvaj lipoj
parto de la vulvo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La vulvaj lipoj estas partoj de la inaj seksorganoj, ili estas la ĉefaj ekstere videblaj partoj de la vulvo. Ĉe homoj, ekzistas du paroj de vulvaj lipoj: la eksteraj vulvaj lipoj (labia majora) estas grandaj kaj pli grasaj, kaj la internaj vulvaj lipoj (labia minora) estas haŭtfaldoj (ankaŭ nomataj nimfoj[1]) inter la eksteraj vulvaj lipoj. La vulvaj lipoj ĉirkaŭas kaj protektas la klitoron kaj la malfermaĵojn de la vagino kaj la uretro.