muzeo en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Wallraf–Richartz Museum (kompleta nomo: Wallraf-Richartz-Museum & Fondation Corboud) estas unu el la tri ĉefaj muzeoj en Kolonjo, Germanio. Ĝi estas hejmo de artgalerio kun kolekto de belartoj el la mezepoko ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Fakte la kolekto estas ordigita laŭ kvar artepokoj, nome la jenaj: Gotiko, Renesanco, Baroko kaj Impresionismo.
La muzeo devenas el 1824, kiam kompleta kolekto de mezepoka arto de Ferdinand Franz Wallraf venis al la urbo Kolonjo pro heredo. La unua konstruaĵo estis donacita de Johann Heinrich Richartz, kaj la muzeo malfermiĝis en 1861, ĝuste post lia morto.[1]
La nuna konstruaĵo el 2001, apud la Kolonja urbodomo, estis desegnita de Oswald Mathias Ungers. Ankaŭ en 2001, la svisa kolektisto Gérard Corboud donacis sian impresionisman kaj postimpresionisman kolekton de ĉirkaŭ 170 verkoj al la muzeo kiel permanenta prunto. La muzeo tiam aldonis "Fondation Corboud" al sia nomo.[2]