Ĥarofitoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Charophyta (aŭ Ĥarofitoj) estas dividaĵo de nesalakvaj verdaj algoj.[1] La surteraj plantoj, nome Embriofitoj aperis ene de Charophyta, kun la klaso Zygnematophyceae kiel fratogrupo.[2] En kelkaj ĥarofitaj grupoj, kiel Zygnematophyceae aŭ ĉe verdaj algoj, forestas flageloj kaj seksa reproduktado ne bezonas liber-naĝan flagelspermon. Flagelspermo, tamen, troviĝas en ŝtonalgoj (''Charales'') kaj ''Coleochaetales'', nome ordoj de parenĥimataj ĥarofitoj, kiuj estas la plej proksimaj parencoj de la surteraj plantoj, kie estas flagelspermo en ĉiuj escepte ĉe la koniferoj kaj la florplantoj.[3] Fosiliaj ŝtonalgoj de la erao Devonio kiuj estas similaj al tiuj de nuntempe estis priskribitaj el la sedimenta kuŝejo Rhynie Chert de Skotlando.[4]