From Wikipedia, the free encyclopedia
Édith CRESSON (naskiĝis la 27-an de januaro 1934 en Boulogne-Billancourt apud Parizo) estas franca politikistino. Ŝi estis urbestro de Châtellerault de 1983 ĝis 1997. Kaj interalie inter majo 1991 kaj marto 1992 estis dum apenaŭ 11 monatoj la ĉefministro de Francio kun ĝis nun plej mallonga oficperiodo, kaj poste estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Santer, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 23-a de januaro 1995 ĝis la 15-a de marto 1999. En la Eŭropa Komisiono, ŝi prezidis la fakojn esploro, scienco kaj teknologio. La raportoj pri korupteco, kiuj fine gvidis al antaŭa demisio de la tuta komisiono, temis grandparte pri ŝi. Édith Cresson estas membro de la Socialista Partio (PS) de Francio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.