Châtellerault
komunumo en la departemento Vienne de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Châtellerault [ŝatelro] estas franca komunumo lokita en la departemento Vienne kaj en la regiono Nova Akvitanio. Ĝi havas proksimume 35 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Châtelleraudais en la franca. Châtellerault estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton.
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Châtellerault (stacidomo). |
Remove ads
Geografio
Châtellerault estas la dua plej granda urbo de la departemento post Poitiers, kaj situas je la renkontiĝo de la rivero Vienne kun la branĉriveroj Clain kaj Envigne.
La urbo situas proksimume 30 kilometrojn el Poitiers, kaj 70 kilometrojn el Tours.
Historio
La nomo de la urbo devenas de ĝia fondinto, vicgrafo nomita Airaud, kiu en 952 starigis sian kastelon en tiu regiono. La kastelo, Castrum Airaldi en la latina lingvo, sekve aliformiĝis en Castel Airaud, Châtel Araud kaj finfine Châtellerault.
Famaj personoj el Châtellerault
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



