Ĉeboksari
urbo de Ĉuvaŝio en Rusio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉeboksari, alternative per vera esperantigo: Ĉeboksaro (ĉuvaŝe Шупашкар, Ŝupaŝkar, ruse Чебоксары) estas ĉefurbo de Ĉuvaŝio en Rusio, kaj situas sur la dekstra bordo de rivero Volgo. Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 489 498 loĝantoj sur areo de 250,87 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 951 loĝantoj/km². La urbo Ĉeboksari havas propran flagon, blazonon kaj himnon.
Ĉeboksari | |||||
---|---|---|---|---|---|
administra dividaĵo de Rusio • urbo • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Rusia Federacio | ||||
Regiono | Ĉevolga federacia regiono | ||||
Provinco | Ĉuvaŝio | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 428000–428038 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 489 498 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 951 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 56° 8′ N, 47° 15′ O (mapo)56.13333333333347.25 [+] | ||||
Alto | 150 m [+] | ||||
Areo | 250,87 km² (25 087 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cheboksary [+] | |||||
| |||||
La unua mencio pri la urbo venas de la jaro 1469. Dum la foslaboroj estis trovitaj setlaĵoj de bolgaroj, kiuj datiĝas de la 14a jarcento. En 1555 Ĉeboksari fariĝas fortikaĵo de Moskva ŝtato. En la jaro 1781 ĝi fariĝas urbo.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 97401.
La interurba telefona kodo estas 8352, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).
La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).
En la urbo estas fervoja stacio, fino de linio de Kanaŝ.
En jaro 1959 la urbo havis 94 mil loĝantojn.
En jaro 2003 estis konstruita la Monumento al Patrino Mastrino.