Rivero prezentas akvomason, kiu fluas en natura fluejo kaj sin nutras per surfacaj kaj subteraj akvoj de sia baseno (plej ofte devenaj el pluvo) irante al oceano, lago, maro, aŭ al alia rivero. Laŭ tiu distingo, multaj lingvoj distingas inter rivero kaj ĉefrivero. Pli malofte rivero povas engrundiĝi kaj eble samtempe elvaporiĝi sen atingi iun el la menciitaj celoj, ekzemple en Saharo aŭ en Suda Afriko ĉe la Okavango. Pri la esplorado de riveroj okupiĝas unu el branĉoj de tera hidrologio – nome rivera hidrologio aŭ konata ankaŭ kiel potamologio. Limnologio estas pli ĝenerala scienco pri la enkontinentaj akvaĵoj kiel ekosistemoj, kies strukturon, substancbilancon kaj energibilancon inkluzive de la biologi-ekologia strukturo kaj funkcio ĝi esploras, kaj kies abiotajn kaj biotajn procesojn ĝi kvantigi strebas.

La Amazono mateniĝe.
la Nila Delto kun la ĉefaj tieaj urboj de Antikva Egiptio
"Kial riveroj serpentumas?" - video de la jutuba kanalo Scivolemo.
Fandejo de la Glaĉero Atabasko, Nacia Parko Jasper, Alberta, Kanado.
Rivero Lobok en Boholo, Filipinoj.
Ekfluo de Misisipo ĉe la Lago Itasca (2004)
Pontoj en Ulm super „Fischerviertel“ kaj la Danubo vom Münster aus
La rivero Inn ĉe Ried im Oberinntal (Tirolo, Aŭstrio)
La Rivero Plata, inter Argentino kaj Urugvajo, estas tradicie konsiderata kiel la plej larĝa rivero de la planedo.
Franclingva mapo de la baseno de la rivero Niĝero, kun malofta interna (enlanda) delto meze de la fluo.
Mallarĝa rivero Sar en Galegio (Hispanio).
La Granda Kanjono elfosita de la rivero Kolorado.
La delto de Volgo ĉe suda Rusio.
Rivero Cam el la ponto de la Verda Drako, Kembriĝo (Unuiĝinta Reĝlando)