Ĉefurba Muzeo
muzeo en Pekino, Ĉinio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉefurba Muzeo de Pekino (konata mallongigite Ĉefurba Muzeo, ĉine 首都博物馆, pinjine Shŏudū Bówùguăn) estas granda artmuzeo kun adreso de 16 Fuxingmenwai Dajie en la urba distrikto Xicheng en Pekino. Ĝi malfermis siajn pordojn en 1981, kaj translokiĝis al ties nuna konstruaĵo fine de la 1990-aj jaroj.
Ĉefurba Muzeo | |||
---|---|---|---|
arta muzeo | |||
Lando | Popola Respubliko Ĉinio vd | ||
Situo | Yuetan Subdistrict | ||
Adreso | 16 Fuxingmenwai | ||
Estiĝo | 1981 | ||
Koordinatoj | 39° 54′ 18″ N, 116° 20′ 10″ O (mapo)39.905116.336 | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.capitalmuseum.org.cn/ | ||
La muzeo havas multajn specojn de objektoj de imperia Ĉinio kaj de aliaj aziaj kulturoj. La kolektoj de la muzeo inkluzivas objektojn kiuj antaŭe apartenis al la Konfucea Templo sur vojo Guozijian de Pekino.
Ĝi enhavas grandan kolekton de porcelano, bronzobjektoj, kaligrafio, pentraĵoj, jado, skulptaĵo, tradiciaj hejmaj objektoj kaj vestaĵoj de la loĝantoj de la malnova Pekino, kaj budhanaj statuoj de Imperia Ĉinio kaj aliaj aziaj kulturoj. Nuntempa ĉina kaj okcidenta arto ankaŭ estas ekspoziciita.
Eniro estas senpaga post rendevuo telefone aŭ interrete. La kolekto de la muzeo enhavas pli ol 200,000 objektojn akiritajn en la unuaj linioj de lokaj arkeologiaj elfosadoj [1][2]. Sed ne pli ol 10 000 eroj estas ekspoziciitaj samtempe.