Ĉina Aerokosma Scienca kaj Teknologia Korporacio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉina Aerokosma Scienca kaj Teknologia Korporacio (ĈASTK ĉine 中国航天科技集团有限公司, internacie konata laŭ ĝia anglalingva akronimo CASC) estas la ĉefentreprenisto de la ĉina kosma programo [1]. Ĝi estas ŝtata kaj havas kelkajn malĉefajn unuojn kiuj dezajnas, disvolvas kaj fabrikas gamon da kosmoŝipoj, lanĉveturilojn, strategiajn kaj taktikajn misilsistemojn, kaj surterajn ekipaĵojn. Ĝi estis oficiale fondita en julio 1999 kiel parto de ĉina registara reformo. Kune kun kosmo kaj defendproduktado, CASC ankaŭ produktas serion de altkvalitaj civilaj produktoj, kiel ekzemple maŝinaro, kemia ekipaĵo, telekomunikado, transporta ekipaĵo, komputiloj, medicinaj produktoj, kaj mediprotekta ekipaĵo. CASC ofertas komercajn lanĉservojn al la internacia merkato kaj estas unu el la plej progresintaj organizoj de la mondo en la evoluo kaj deplojo de alt-energia fuzteknologio, akceliloj, kaj lanĉado de multoblaj satelitoj sur ununura raketo [2]. La firmao havas registritan kapitalon de 1,1 miliardoj da dolaroj kaj dungas 110,000 homojn. [ citaĵo bezonata ]
Ĉina Aerokosma Scienca kaj Teknologia Korporacio | ||
---|---|---|
Chinese wholly state-owned enterprise • launch service provider vd | ||
Dum | 1999 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Chinese wholly state-owned enterprise | |
Sidejo | Haidian District | |
Lando | Popola Respubliko Ĉinio | |
Agokampo | kosmoveturilo | |
filiaj kompanioj | Shanghai Academy of Spaceflight Technology • China Academy of Space Technology • China Academy of Aerospace Aerodynamics vd | |
TTT | Oficiala retejo | |