Ĝeneralaĵoj pri scienco
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La sekva skizo estas disponigita kiel topika superrigardo de scienco.
Scienco - sistema streĉo por akiri scion (tra observado kaj eksperimentado kunligita kun logiko kaj rezonado por malkovri tion, kio povas esti pruvita aŭ ne pruvita) kaj la scion tiele akiritan. La termino "scienco" originas de la latinaĵo "scientia" kun la signifo scio. Pratikanto de scienco estas nomita "sciencisto". Moderna scienco zorgas pri objektiva logika rezonado, kaj sekvas aron da kernproceduroj aŭ reguloj por determini la naturon kaj la subestajn naturleĝojn de la universo kaj ĉion en ĝi. Kelkaj sciencistoj ne konas la regulojn mem, sed sekvas ilin tra esplorpolitikoj. Tiuj proceduroj estas konataj kiel scienca metodo.