İbrahim Tatlıses
From Wikipedia, the free encyclopedia
İbrahim Tatlıses, naskita İbrahim Tatlı [1] kaj ankaŭ konata kiel İbo (n. la 1-an de januaro 1952 en Şanlıurfa), estas kurda kantisto, aktoro, filmreĝisoro, komponisto, kantverkisto, scenaristo kaj entreprenisto[2]. Li estas grava reprezentanto de la muzika stilo arabesko.
İbrahim Tatlıses | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | İbrahim Tatlı |
Aliaj nomoj | İbo |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1952 (1952-01-01) (72-jaraĝa) en Şanlıurfa |
Lingvoj | turka • kurda • araba • angla |
Ŝtataneco | Turkio |
Okupo | |
Okupo | aktoro entreprenisto filmaktoro kantoverkisto filmreĝisoro politikisto kantisto diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.tatlises.com.tr/ |
Tatlıses estis naskita kiel filo de araba patro kaj kurda patrino[3]. La turka estis lia denaska kaj ĉefa lingvo[4]. Lia unua profesia albumo, titolita Sevdimde Sevilmedim, estis eldonita en 1974 sub la etikedo Palandöken Plak. En 1977, la etikedo Türküola ldonis lian duan albumon, Ayağında Kundura, kiu estis la bazo de la populareco de Tatlıses. Eldoninte en 2004 la albumon Aramam Tatlıses estis unu el la tutunuaj kantistoj en Turkio kiu aldonis kanton en la kurda al sia albumo.
En la jaroj kiuj sekvis, Tatlıses unue konkeris Turkion, kaj poste iĝis ankaŭ populara en diversaj arabaj landoj. Tra la jaroj li publikigis pli ol 30 albumojn, agis en kelkaj filmoj kaj ankaŭ estas (aŭ estis) aktiva kiel reĝisoro de kelkaj televidserioj en Turkio. Antaŭ ĉio, lia İbo-spektaklo ĝuas grandan popularecon en Turkio, kiu estis elsendita de 1993 ĝis 2011 kaj denove estis elsendita ekde la 14-a de novembro 2020.
Aramam estis publikigita en 2004 kaj Tatlıses estis unu el la unuaj turkaj artistoj se temas pri meti kurdan kanton sur ĝin. Krome, ekzistis du remiksaĵoj, kio estis nova por la farado de Tatlıses. La remiksaĵoj estis plejparte celitaj kontraŭ pliigado de la dancebleco de lia muziko, tiel ke ĝi estus ludita en la kluboj. La plej lastatempa KD, titolita Bulamadım, estis publikigita en februaro 2007 kaj estis farita preskaŭ tute fare de Tatlıses mem. La KD ankaŭ estis publikigita sub sia propra etikedo, nomita İdobay . Tiu ĉi KD enhavas turkajn klasikajn kantojn kiel Türlü Türlü kaj Etek Sarı . Tatlıses nun publikigis novan albumon titolitan Neden . Tiu albumo estis publikigita en frua marto 2008.
Kiel entreprenisto Talises ankaŭ posedas plurajn firmaojn, inkluzive de ĉeno de restoracioj, buskompanio, aviadkompanio, propra radiostacio, televidstacio, fromaĝ- kaj jogurtoproduktadfirmao kaj tekstilfabrikon.