cover image

Turkio

lando, kies plejparto estas en la duoninsulo Anatolio en Azio, kaj parto de kies teritorio estas en la duoninsulo Balkanio en Eŭropo / From Wikipedia, the free encyclopedia

TurkioTurkujo[1] (turke Türkiye [ˈtyɾcije]), plene Turka Respubliko (Türkiye Cumhuriyeti [ˈtyɾcije dʒumˈhuːɾijeti]), estas lando kiu ĉefe troviĝas en Azio, sur la duoninsulo Malgrand-Azio inter la Mediteraneo kaj la Nigra Maro, dum malgranda parto de la plej granda urbo Istanbulo kaj aliaj teroj (Orienta Trakio) troviĝas en Balkanio, Sudorienta Eŭropo. Tial la lando estas dukontinenta. La azia kaj la eŭropa parto de la lando estas dividitaj per la Dardaneloj, la Marmora Maro kaj la Bosporo, kiuj siavice kune ligas la Mediteraneon kun la Nigra Maro. Turkio okcidente limas al Grekio kaj Bulgario, kaj oriente al Kartvelio, Armenio, Azerbajĝano, Irano, Irako kaj Sirio.

Quick facts: Bazaj informoj, Politiko, Ekonomio...
Turka Respubliko
Türkiye Cumhuriyeti

La flago de Turkio

La blazono de Turkio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: İstiklâl Marşı
Nacia devizo: Ne mutlu Türk'üm diyene!
(Kiel feliĉa estas tiu, kiu diras, ke mi estas Turko!)
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ankaro
Oficiala(j) lingvo(j) turka lingvo
Uzata(j) lingvo(j) turka
Plej ofta(j) religio(j) 85% islamanoj
13% ateistoj
2% kristanoj
Areo 780 580 km²
- % de akvo 1,3 %
Loĝantaro 85 279 553 (2023)
Loĝdenso 93 loĝ./km²
Horzono UTC+3 (ekde 2016 sen somera tempo)
Interreta domajno .tr
Landokodo TUR
Telefona kodo 90
Plej alta punkto Ararato
Plej malalta punkto Nigra Maro
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro prezidento Recep Tayyip Erdoğan
Ĉefministro vicprezidanto Fuat Oktay
Nacia tago diversaj
Sendependiĝo 30-a de aŭgusto 1922
Ekonomio
Valuto Turka liro (TRY)
Wikidata-logo.svg
Information_icon.svg
vdr
Close

Turkoj formas la plej vastan majoritaton de la nacia loĝantaro kaj Kurdoj estas la plej granda minoritato.[2] Ankara estas la ĉefurbo de Turkio, dum Istanbulo estas la plej granda urbo kaj la socia, kultura kaj financa centro.