Ĵongo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĵongo (portugale: jongo) estas tradicia brazila danco- kaj muzikostilo laŭ 6/8-a takto, ankaŭ konata je la nomo Caxambu. Ĝi originas en Afriko, eble en Angolo.Ĵongon dancas viroj kaj virinoj duope. Ĝi venis al Brazilo dum la epoko de sklavoj. Multaj el ĝiaj temoj estas ludoj kun ĵargono mokanta la sklavigantojn.
Ĵongo apartenas al la antaŭuloj de sambo, kiu tiun ĉi plejparte flankenŝovis. Ankoraŭ ekzistas malmultaj tradiciaj grupoj, kiuj muzikas kaj dancas ĝin, ĉiuj en la federacieroj Rio-de-Ĵanejrio, San-Paŭlo, Espirito-Santo kaj Minas-Ĝerajso.