
Brazilo
lando en Sudameriko, bordanta Atlantikon / From Wikipedia, the free encyclopedia
Brazilo (portugale Brasil [Bra'ziŭ], laŭ Internacia Fonetika Alfabeto: /bɾaˈziw/), oficiale Federacia Respubliko Brazilo (portugale República Federativa do Brasil, /heˈpu.bli.kɐ fe.de.ɾaˈt͡ʃi.vɐ dʊ.bɾaˈziw/, kun eblaj variantoj por "república" /reˈpu.bli.kɐ/ kaj por "federativa" /fe.de.ɾaˈti.vɐ/), estas lando en Sudameriko.
Brazilo | |||||
Federacia Respubliko Brazilo | |||||
República Federativa do Brasil | |||||
Detaloj | Detaloj | ||||
Nacia himno: Brazila Nacia Himno | |||||
Nacia devizo: Ordem e Progresso Ordo kaj Progreso | |||||
![]() | |||||
Bazaj informoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉefurbo | Braziljo | ||||
Oficiala(j) lingvo(j) | portugala | ||||
| |||||
Plej ofta(j) religio(j) | katolikismo (75%) protestantismo (15,4%) senreligio (10%) spiritismo (3%) afrikdevenaj religioj (candomblé, umbanda, ktp.) (2%) ateismo (1%) judismo (0,3%) | ||||
Areo | 8.515.770 km²[1] | ||||
- % de akvo | 0,65 % | ||||
Loĝantaro | 211 834 000 (2020)[2] | ||||
Loĝdenso | 24 loĝ./km²[3] | ||||
Loĝantoj | brazilanoj, portugale: brasileira/e/o | ||||
Horzono | -2 al -4 UTC-2 al -5 (somere) | ||||
Interreta domajno | br | ||||
Landokodo | BR | ||||
Telefona kodo | 55 | ||||
Plej alta punkto | Pico da Neblina | ||||
Plej malalta punkto | Atlantiko | ||||
Politiko | |||||
Politika sistemo | Federala prezidenta respubliko | ||||
Ŝtatestro | Luiz Inácio Lula da Silva | ||||
Ĉefministro | Luiz Inácio Lula da Silva | ||||
Nacia tago | 7-a de septembro | ||||
Sendependiĝo disde Portugalio | 7-a de septembro 1822 | ||||
Ekonomio | |||||
Valuto | realo (BRL) | ||||
MEP | laŭ Monda Banko - 2016 | ||||
– suma | $1,774 duiliono | ||||
– pokapa | $ 8.611 | ||||
Esperanto-movado | |||||
Landa E-asocio | Brazila Esperanto-Ligo | ||||
Ĝi estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Kanado, Usono kaj Ĉinio), kaj la sesa plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, Indonezio, kaj Pakistano)[4]. La unua kontakto de la lokaj indiĝenaj loĝantoj kun eksteramerikano okazis en 1500 pro la alveno de la ekspedicio de portugalo Pedro Álvares Cabral, kies nomo povas aperi en Esperanto kiel Petro Alvareso Kabralo — tiu alveno de Kabralo ankoraŭ hodiaŭ estas ofte nomata, laŭ eŭropocentra vidpunkto, "malkovro de Brazilo".
En la lando estas granda etna kaj kultura diversecoj. Portugaloj intermiksiĝis kun indiĝenoj, al ili aldoniĝis afrikaj homoj sklavigitaj de portugaloj, alportataj dum la kolonia periodo ĝis 1888. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj estis grandaj ondoj de enmigrado el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio. En la 21-a jarcento venas migrantoj el tiuj regionoj, samkiel el pluraj aliaj lokoj, ĉefe el Usono, el najbaraj sudamerikaj landoj, el Ĉinio, el Sud-Koreio, el Haitio, el Sirio, el D. R. Kongo.
Spite ties grandan loĝantaron kaj tre dense loĝataj regionoj, Brazilo havas vastajn areojn de naturo kiuj subtenas unu el la plej altaj niveloj de biodiverseco, ĉefe ene de la kontinento ĉe la Amazonio.