![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/49/Zhu_Rongji_1986.jpg/640px-Zhu_Rongji_1986.jpg&w=640&q=50)
Ĵu Ronĝi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĵu Ronĝi (en ĉinaj karaktroj 朱镕基, en tradiciaj karaktroj 朱鎔基, pinjine Zhū Róngjī, laŭ sistemo Wade-Giles Chu Jung-chi; naskiĝis la 20-an de oktobro 1928 en Ĉangŝa, provinco Hunano, Ĉinio) estas politikisto de la Popola Respubliko Ĉinio.
Ĵu Ronĝi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1928 (1928-10-01) (95-jaraĝa) en Ĉangŝa |
Lingvoj | Nordĉina dialektaro • angla |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio Respubliko Ĉinio ![]() |
Alma mater | Tsinghua Universitato - elektrotekniko (–1951) ![]() |
Familio | |
Patro | Zhu Kuanshu (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Lao An (en) ![]() ![]() |
Infano | Zhu Yunlai (en) ![]() ![]() |
Parencoj | Zhu Pian (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto inĝeniero entreprenisto ![]() |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0a/Vladimir_Putin_11_September_2001-1.jpg/320px-Vladimir_Putin_11_September_2001-1.jpg)
Ekde 1949 li membras en la Komunista Partio de Ĉinio. Inter la jaroj 1947 kaj 1951 li studis en la Tsinghua-universitato en Pekino.
Inter 1987 kaj 1991 li estis urbestro de Ŝanhajo. En 1992 li iĝis vica ĉefministro en la Ŝtata Konsilio de la Popola Respubliko Ĉinio, kaj en 1998 ties ĉefministro. Krome li inter 1993 kaj 1995 estis prezidanto de la Centra Banko de Ĉinio.
En 2003 li pro maljuneco demisiis el la posteno de ĉefministro. Lia posteulo iĝis Ŭen Ĝiabao (Wen Jiabao).
Ĵu Ronĝi estas pranepo de la dinastio Ming. [1]