![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/27/Sudan_Malakal_two_Shiluki_1936.jpg/640px-Sudan_Malakal_two_Shiluki_1936.jpg&w=640&q=50)
Ŝirazoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝirazoj (svahile Washirazi) (ankaŭ Mbwera/Wambwera) estas popolo de la insuloj de la Hinda Oceano, precipe tiuj de Zanzibaro kaj Komoroj[1][2].
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ŝirazo. |
Ŝirazoj | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
etno | |||
Svahiloj | |||
Suma populacio | |||
Svahila Marbordo | |||
Ŝtatoj kun signifa populacio | |||
| |||
Lingvo(j) | |||
Svahila | |||
Religio | |||
Islamo (Sunaismo, Ŝijaismo) | |||
Ili devenas de Ŝirazo kaj la persa marbordo (nun Irano).
La Ŝirazoj multe kontribuis al la disvastiĝo de Islamo, la starigo de la araba sultano kaj la svahila lingvo, same kiel la prospero de la sklavkomerco kaj de la diversaj varoj de la kontinento de Afriko, kiuj okazis el iliaj insuloj.[2][3][4][noto 1][5][6]
Ĝis hodiaŭ preskaŭ ĉiuj parolas svahilajn dialektojn kaj sekvas la religion de Islamo.
En la 20-a jarcento la nomo "Shirazi" akiris internacian popularecon kiam arabaj opoziciuloj sur la insulo Unguĵo faris la revolucion en Zanzibaro en la nomo de la "Afro-Shirazi Party", kiu plu regis Zanzibaron ĝis 1977, kiam ĝi aliĝis al la kontinenta TANU kaj fariĝis Chama Cha Mapinduzi (la Partio de la Revolucio) kaj tiel lasante sian nomon.