Ŝtata Operejo Unter den Linden
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝtata Opero Unter den Linden aŭ Ŝtata Operejo Unter den Linden (germane Staatsoper Unter den Linden) estas la plej grava operejo de Berlino. Ĝi staras en la historia urbocentro ĉe la bulvardo Unter den Linden. La domo estis ero de la Forum Fridericianum kaj estis konstruata kiel Reĝa Krotega Operejo ekde 1741 ĝis 1743 laŭ planoj de arĥitekto Georg Wenzeslaus von Knobelsdorff laŭ stilo de la klasikismo. La konstruaĵo estis la unua libere kaj unuope staranta operdomo de Germanujo kaj siatempe la plej granda en Eŭropo. La Ŝtata Opero formas kun la Germana Opero, la Komika Opero, la Ŝtata Baleto kaj scenejo-servo la Fondaĵon Opero en Berlino.
Rapidaj faktoj operejo, Bazaj datoj ...
Ŝtata Operejo Unter den Linden | |||
---|---|---|---|
operejo | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Georg Wenzeslaus von Knobeldorff vd | ||
Malfermo | 1742 | ||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Berlin-Mitte | ||
Situanta sur | Unter den Linden | ||
Poŝtkodo | 10117 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 52° 31′ 0″ N, 13° 23′ 41″ O (mapo)52.51666666666713.394722222222 | ||
| |||
Retejo | https://www.staatsoper-berlin.de/ | ||
Fermi