Germanio
lando en centra Eŭropo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Germanio aŭ Germanujo estas demokrata federacia ŝtato en Mezeŭropo. Najbaraj ŝtatoj estas Danio, Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svislando, Francio, Luksemburgo, Belgio kaj Nederlando; la Norda Maro kaj la Balta Maro estas la naturaj ŝtataj limoj en la nordo.
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri la lando. Por la kemia elemento bonvolu rigardi Germaniumo. |
La oficiala titolo estas germane Bundesrepublik Deutschland [BUNdesrepubli:k DOJĈlant] ( aŭskultu), kiu estas vortkreaĵo de la unua ŝtata prezidanto post la Dua Mondmilito, Theodor Heuss - en Esperanto Federacia Respubliko Germanio laŭ la gazetara kaj informa centro de la federacia registaro de Germanio aŭ Federacia Respubliko Germanujo laŭ listo de la ŝtata ministerio pri eksteraj rilatoj.[2] La federacia ĉefurbo kaj registara centro estas Berlino laŭ artikolo 22/1 de la konstitucio; sed multaj ministraj laborlokoj kaj kelkaj federaciaj institucioj ankoraŭ restas en la eksa ĉefurbo (nun: federacia urbo) Bonno.
La politika sistemo estas federacia kaj organizita kiel parlamenta demokratio: laŭ artikolo 20 de la konstitucio Germanio komprenas sin kiel demokrata kaj sociala federacia ŝtato kaj kiel jura ŝtato. Ĝi konsistas el 16 parte suverenaj landoj.
Germanio havas pli ol 80 milionojn da loĝantoj kaj post Rusio estas la due plej popolriĉa ŝtato de Eŭropo. La Federacia Respubliko Germanio apartenas al la Eŭropa Unio kaj estas interalie membro de la Unuiĝintaj Nacioj, Nato kaj la G8-ŝtatoj.