ĉ. 1900 - La mokajoj (hispane Mokaya/Mokaja, laŭ vorto de la miĥea-sokea lingvaro) laŭ la Pacifika marbordo de la nuna Ĉiapaso, Meksiko ekpreparas trinkaĵojn de kakao (botanike en la latinaTheobroma cacao).[1]
1878 (eble nur en 1874) - Senusret la 2-a (dekdua dinastio de Egiptio) mortas, kaj lia filo Senusret la 3-a komencas regi. En la postaj jaroj, Senusret la 3-a celas enlande malfajrigi la separatistajn tendencojn de la provincoj, kiujn li reduktis nur al tri, forte kontrolitajn. En eksterlanda politiko tio koncernas Nubion kie la limo estis delokita trans la dua katarakto danke al serio de militaj sukcesaj kampanjoj.