From Wikipedia, the free encyclopedia
La 23-a Amendo, en angla Twenty-third Amendment (Amendment XXIII) al la Usona Konstitucio etendas la rajton partopreni en prezidentaj elektoj al la Distrikto Kolumbio. Tiu amendo garantias al la elektantoj de la distrikto partoprenon en la Elekta Kolegio, kvazaŭ ĝi estus ŝtato de Usono, kvankam la distrikto neniam havispli da elektantoj ol la malplej loĝata ŝtato. Kiel la elektantoj estas nomumitaj estas determinita de la Kongreso. La 23an Amendon proponis la 86a Usona Kongreso la 16an de Junio, 1960; ĝi estis ratifita de la postulita nombro de ŝtatoj la 29an de Marto, 1961. Tio garantiis al la distrikto tri voĉojn en la Elektantaro por la elekto de prezidento kaj vicprezidento, sed ankoraŭ ne havigante al la urbanoj reprezentadon en la Kongreso.[1]
Ekde la 1980-aj jaroj, la movado por la ŝtatigo de la Distrikto Kolumbio ege kreskiĝis kaj elstariĝis. En 2016, referendumo por la ŝtatigo de la Distrikto Kolumbio rezultis en 85% de apogo inter la voĉdonantoj de la Distrikto por ke Vaŝingtono iĝus la 51-a ŝtato de Usono. En Marto 2017, la kongresdelegito de D.K. nome Eleanor Holmes Norton enkondukis leĝproponon por la ŝtatigo de D.K. Reenkondukita en 2019 kaj en 2021 kiel Washington, D.C., Admission Act, la Usona Ĉambro de Reprezentantoj aprobis ĝin en Aprilo 2021. Post manko de progreso en la Senato, la ŝtatigan leĝproponon oni enkondukis denove en Januaro 2023.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.