asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
8077 Hoyle estas malgranda, meze hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 12-an de januaro 1986 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell, sud-oriente de Flagstaff (Arizono, Usono).
8077 Hoyle | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 8077 Hoyle |
Aliaj nomoj | 1986 AW4; 1995 KP1 |
Nomita laŭ | Fred Hoyle vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Edward L. G. Bowell |
Dato de malkovro | 12-a de januaro 1986 |
Loko de malkovro | Flagstaff (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
393,778 Gm (2,632 AU) 309,457 Gm (2,069 AU) 478,100 Gm (3,196 AU) |
Discentreco | 0,2141 |
Meza anomaliangulo | 129,411° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 17,261° |
Periodo | 1559,868 tagoj (4,271 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 18,35 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
135,749° |
Argum. de periapsido | 35,315° |
Terdistanco - Minimuma |
164,336 Gm (1,0985 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 8,51 ± 0,74 km Ĉefa korpo : 8,03 km |
Rotacia periodo | 0,1144 tago (2,7454 horoj) |
Geometria albedo | 0,169 ± 0,03 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,91 |
Ĝi estis nomita en memoro de la brita kosmologiisto Fred Hoyle (1915–2001), ĉefa defendanto de la teorio de neŝanĝiĝema stato. Li antaŭdiris la ekscititan staton de la atomo de karbono kaj grave kontribuis al la studo de la stela nukleosintezo. Hoyle estis prezidento de la Royal Astronomical Society de 1971 ĝis 1973. Kun sia filo Geoffrey Hoyle li verkis plurajn romanojn de sciencfikcio.
Ĝia satelito estis malkovrita la 6-an de februaro 2016 de D. A. Klinglesmith kaj S. Hendrickx per observoj de lumaj kurboj elde la Kampusa Observatorio Etscorn en Socorro (Usono).
Tiu satelito havas diametron de 2,81 km kaj orbitas je distanco de ĉirkaŭ 31 km de la ĉefa korpo kun orbita periodo de 2,244 ± 0,0011 tagoj (53,86 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (8001 - 9000) | Poste: |
---|---|---|
8076 Foscarini | 8077 Hoyle | 8078 Carolejordan |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.