Discentreco
invarianto de koniko From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Discentreco ĝenerale estas eco de io discentra.
Matematiko
En la matematiko, discentreco ((laŭ PIV) aŭ fokusdiseco (laŭ NPIV) estas la parametro asociita kun ĉiu ajn konika sekco; ĝi estas la konstanta rilato inter la distanco de ĉiu punkto de la koniko al ĝia fokuso (F) kaj la distanco de tiu punkto al la direktanto (D):
- La discentreco de cirklo estas nulo.
- La discentreco de elipso estas pli granda ol nulo sed malpli ol 1
- La discentreco de parabolo estas 1.
- La discentreco de hiperbolo estas pli granda ol 1.
- La discentreco de rekta linio estas malfinio.

Ĉe iu ajn elipso, kie la longo de la granda duonakso estas a, kaj la malgranda duonakso estas b, la distanco de la du fokusoj (F1 aŭ F2) al la centro (C) estas:
- .
La discentreco estas:
La sendimensia numera discentreco uzas la grekan literon epsilono (por eviti la konfuzon kun , kiu simbolas la "linearan discentrecon":
- )
, kiu estas la proporcio de la distanco de la du fokusoj (F1 aŭ F2) al la granda duonakso , a (Vd la bildon):
- .
Ĉe iu ajn hiperbolo, domita en karteziaj koordinatoj kiel
, kie la longo de la granda duonakso estas a, kaj la longo de malgranda duonakso estas b, la discentreco de la hiperbolo estas:
. Tie la distanco de la du fokusoj (F1 aŭ F2) al la centro estas:
- .
Remove ads
Astronomio
En la astronomio, discentreco de orbito kalkuleblas per la supre menciitaj formuloj, se la formo de la orbito konatas.
Ekzemple, la discentreco de la Tera orbito estas 0,0167.
La discentreco estas kalkulebla ankaŭ per metodoj, kiuj baziĝas sur la orbita energio kaj angula movokvanto.
En astrodinamiko, la orbita discentreco de astronomia objekto estas sendimensia parametro, kiu determinas la kvanton laŭ kiu ĝia orbito ĉirkaŭ alia korpo devias de perfekta cirklo.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads