From Wikipedia, the free encyclopedia
La Agoj de Tomaso estas apokrifo de la Nova Testamento. Tiuj Agoj estis kompilitaj, eble, en siria lingvo en la unua duono de la 3-a jarcento en gnostika medio kaj estas konservata en diversaj versioj.
La verko priskribas la predikadon, flanke de la apostolo, pri asketa aŭ enkratista dum lia vojaĝo al Hindio, kulmininta per lia martiriĝo ordone de reĝo Misdaeus (Vasudeva I).
Inter la sirilingvaj manuskriptoj, la plej antikva estas fragmenta palimpsesto (Sinai 30) de la 5-a aŭ 6-a jarcentoj, dum la ekzemplero kompleta plej antikva reiras 936 (British , tiuj antikvaj Museum add. 14.654). Inter la greklingvaj manuskriptoj, tiuj plej antikvaj esta nur partaj kaj datas je la 10-a jarcento, dum tiuj plej antikvaj integraj (Paris. gr. 1510 and Vallicel. B 35) reiras al la 11-a jarcento[1]
Ekzistas atestaĵoj de kristanaj verkistoj kiuj sciigas pri la vastiĝon de la Agoj ĉe la fino de la 4-a jarcento: pri tio informas Epifanio el Salamis, kiu parolas pri la uzo de la vero ĉe la enkratitoj (Anac. 47.1, 60.1.5), Aŭgusteno de Hipono laŭ kiu ĝi estis uzita ankaŭ de manikeoj (De serm. dom. in monte 1.20.65; c. Adiamantium 17; c. Faustum 14 e 22.79). Ili estis probable uzitaj ankaŭ en la ekvaj jarcentoj, ankaŭ se la atestoj ĉiam pli maloftas: (Fotio la 1-a (patriarko de Konstantinopolo), en la 9-a jarcento, kaj Niketo de Tesaloniko, 11-a jarcento).
Oni opinias ke la kompilado de la Agoj devas reiri al la unua kvarono de la 3-a jarcento. Ili estus, fakte, ankaŭ se de malmulte, sinsekvaj al la Agoj de Petro, al la Agoj de Johano kaj al la Agoj de Paŭlo kiuj estis legataj jam dum la 2-a jarcento.
Iuj esploristoj ne certas ĉu la unua kompilado estis sirilingva aŭ greklingva.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.