Agripo Postumo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Agripo Postumo (latine Agrippa Julius Augusti f. Divi n. Caesar: . Divi n. Caesar; 12 a.K. – 14 p.K.), estis la plej juna filo de Marcus Vipsanius Agrippa kaj Julia la Plejaĝa, filino kaj nura biologia infano de la Roma Imperiestro Augustus.[1][2] Unufoje Aŭgusto Postumon konsideris kiel potenciala posteulo kaj adoptis lin kiel sia heredanto. Tamen Aŭgusto forpelis lin de Romo en la jaro 6 p.K. pro kialoj kiuj estas nekonataj. Tio ĉi, efiktive (kvankam ne per leĝo), nuligis lian adopton kaj preskaŭ certigis la postenon de Tiberio kiel la nura heredanto de Aŭgusto. Postumo estis finfine atencita fare de siaj propraj gardistoj abrupte post la morto de Aŭgusto en 14 p.K.
Agripo Postumo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Agrippa Postumus | ||
Naskonomo |
| |
Naskiĝo | 26-an de junio -12 en Romo, Italio | |
Morto | aŭguston 14 en Planasia | |
Tombo | N/A | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Familio | ||
Dinastio | Julia-Klaŭdia dinastio • Vipsanii Agrippae vd | |
Patro | Marko Vipsanio Agripo • Aŭgusto Cezaro vd | |
Patrino | Julia la pli aĝa vd | |
Gefratoj | Gaius Caesar • Lucio Cezaro • Vipsania Marcella Minor • Vipsania Agrippina • Vipsania Agrippina • Julia the Younger • Tiberillus • Vipsania Marcella Major • Vipsania Attica vd | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Postumo estis ano de la Juli-Klaŭdia dinastio, la unua imperia familio de la Romia Imperio. Liaj patrinaj geavoj estis Aŭgusto kaj Skribonia, la dua edzino de Aŭgusto. Li estis ankaŭ la patrinflanka onklo de la imperiestro Kaligulo, kiu estis la filo de la fratino de Postumo, Agrippina la Plejaĝa kaj praonklo de Nerono, la fina Juli-Klaŭdia imperiestro, kies patrino Agrippina la Pli Juna estis la fratino de Kaligulo.