Akva rezervujo Šance
From Wikipedia, the free encyclopedia
Akva rezervujo Šance (ĉeĥe Vodní nádrž Šance) estas valbaraĵo sur rivero Ostravice en Moraviasileziaj Beskidoj, konstruita en la jaroj 1964 ĝis 1969. La nomo estas derivita de monteto Šance (576 m) sur maldekstra bordo proksime de la digo. Dum la konstruado de la valbaraĵo estis krom aliaj inundigita centra parto de municipo Staré Hamry kaj nuligita fervojlinio el Frýdlant nad Ostravicí ĝis Bílá en sektoro Ostravice-Bílá; ŝoseo ĝis Bílá devis esti translokigita sur estakado en deklivo super la maldekstra bordo. La ĉefa celo de la valbaraĵ, situanta sub maldense loĝigita regiono meze de Beskidoj, estas nuntempe amasigado de provizoj por produktado de trinkakvo en reguligejo Nová Ves en Frýdlant nad Ostravicí. La rezervujo tial subiĝas al higiena protekto kaj baniĝado kaj aliaj refreŝigeja aktivecoj estas en ĝi malpermesitaj. La grava apuda eluzo estas reguligo de traluo kaj ŝimo antaŭ inundoj.
Akva rezervujo Šance | |
ĉeĥe: Vodní nádrž Šance | |
rezervujo | |
Panoramo de Šance | |
Oficiala nomo: Akva rezervujo Šance | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Frýdek-Místek |
Municipo | Staré Hamry |
Montaro | Moraviasileziaj Beskidoj |
Rivero | Ostravice |
Situo | Akva rezervujo Žermanice |
- alteco | 295 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 30′ 37″ N 18° 24′ 57″ O (mapo) |
Longo de valbaraĵo | 7,6 km (5 mi) |
Volumeno | 61 800 000,0 m3 (2 182 446 403 cu ft) |
Akvokolektejo | 164,4 km² (16 440 ha) |
Areo | 3,37 km² (337 ha) |
Konstruita | 1964–1969 |
Digo | ŝutita ŝtona |
Longo de digo | 342 m |
Alteco de digo | 65 m |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Šance Reservoir | |
Portalo pri Ĉeĥio | |