Baraĵlago
artefarita lago, retenanta akvon per akvbaraĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Baraĵlago (aŭ diglago respektive simple rezervujo) estas lago malantaŭ kutime arte farita akvobaraĵo en valo. Baraĵlagoj servas unuflanke por gajni elektran energion per turbinoj kaj aliflanke por akvigi terenojn por agrikulturo. Ankaŭ ekzistas baraĵlagoj por bredado de fiŝoj.
Ekzistas naturaj baraĵlagoj, kiuj estiĝis malantaŭ la rokeroj de falintaj montoj aŭ morenoj de retiriĝintaj glaĉeroj.