Elektro
fizika fenomeno pro la ĉeesto aŭ fluo de elektra ŝargo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Elektro estas nomo por ĉiuj fizikaj fenomenoj, kiuj baziĝas sur elektraj ŝargoj kaj ties moviĝo (fulmo, elektra kurento, elektra tensio, elektra kampo, elektromagneta indukto kaj ankaŭ fakaj atmosfera elektro, biologia elektro ktp). Krome elektro ebligas la kreadon kaj ricevon de elektromagneta radiado kiel ĉe radioondoj. Elektra ŝargo estas eco de kelkaj partikloj, ekzemple protonoj kaj elektronoj. La forto inter tiuj partikloj estas unu el la kvar konataj fundamentaj fortoj de naturo. Ankaŭ energio en la potencialo de elektraj ŝargoj estas nomata elektro.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Elektro (apartigilo). |
Laŭ Francisko Azorín Elektro estas Unu el la formoj de la fizika energio, montriĝas per lumaj, mekanikaj, varmaj fenomenoj.[1] Kaj li indikas etimologion el greka elektron (sukceno), kaj de tie la latina electrum. Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj elektrotipio, por apliko de la galvanoplastiko al la metalizo de preskliŝoj; kaj elektrotipo, por kupraĵo sur kiu oni reproduktas elektrolize gravurojn; krom elektrotekniko, elektrolito, elektrolizo, elektrografio, elektroforo, elektrometro, elektroscienco, elektrostatiko, elektrodinamiko, elektroĥemio kaj elektromovilo.[2]