Alaŭdfalko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La alaŭdfalko (Falco subbuteo) estas eta migra falko (30–36 cm), pli svelta, malpli potenca ol la Migra falko. Ĝia flugo estas tre lerta, tiel ĝi povas preni insektojn, kaj tre rapida, tiel ĝi povas postflugi birdetojn, ĉefe hirundoj kaj ankaŭ alaŭdoj (ekde ĝia nomo). Kutime ĝi ne ĉasas terbestojn. Ĉar ĝi estas malgranda svelta falko oni atribuas ĝin al fermita grupo de similaj falkoj nomataj apusfalkoj kaj ofte konsiderataj subgenro nome Hypotriorchis.[1]
Alaŭdfalko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
juna (maldekstre) kaj plenkreska | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Falco subbuteo Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Alaŭdfalko nestas en eksa nesto de alia birdo, ofte korvo aŭ pigo, ĉar ĝi ŝatas havi liberan vidaĵon. Do oni trovas Alaŭdfalkon kie estas ebenaĵoj por ĉasi kaj arboj por nesti: en Eŭropo, nordokcidenta Afriko, kaj moderklimata Azio. Ino demetas 2-4 ovojn en majo-junio, kaj restas en nesto dum kvar semajnoj, nutrita de virbirdo. La junbirdoj flugkapablas post 28 tagoj.