Albert Škarvan
From Wikipedia, the free encyclopedia
Albert ŠKARVAN (naskiĝis la 31-an de januaro 1869 en Tvrdošín, norda Slovakio, mortis la 29-an de marto 1926 en Liptovský Hrádok, Slovakio) estis slovaka kuracisto, verkisto, pacisto kaj esperantisto.
Albert Škarvan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de januaro 1869 (1869-01-31) en Tvrdošín |
Morto | 29-an de marto 1926 (1926-03-29) (57-jaraĝa) en Liptovský Hrádok |
Tombo | Liptovský Hrádok |
Lingvoj | Esperanto • slovaka • rusa • hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando • Ĉeĥoslovakio |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | verkisto • esperantisto • tradukisto • kuracisto |
Kun Nikolaj Evstifejev li verkis kaj eldonis la slovakan tradukon de la Fundamento de Esperanto en 1907, kiu estis la unua slovaklingva libro pri Esperanto.[1] En sia patrujo li ne estas tiom konata pro sia esperantisteco, kiom pro sia pacifismo, rifuzado de militservo kaj amikeco kun Tolstoj. En la publiko li famiĝis precipe kiel pensulo, literaturisto kaj intelekte elstara kaj konscia membro de la slovaka nacio.
La slovaka televido en 1994 preparis filmon pri la vivo de Albert Škarvan sub la nomo Albert, Albert kun la hungara aktoro János Bán kiel ĉefrolulo.