From Wikipedia, the free encyclopedia
Alexander Dalrymple FRS (24-a de julio 1737 – 19-a de junio 1808) estis skota geografo kaj la unua hidrografo de la Brita Admiralitato. Li estis la ĉefa proponanto de la teorio ke ekzistas granda nemalkovrita kontinento en la Suda Pacifiko, nome Terra Australis Incognita. Li produktis milojn da maraj mapoj, priskribantaj rimarkindan nombron da maroj kaj oceanoj por la unua fojo, kaj ege kontribuante al la sekureco de navigado. Liaj teorioj instigis al nombraj ekspedicioj serĉe de tiu mita tero, ĝis la dua veturado de James Cook (1772–1775) kondukis al la konkludo ke, se ĝi ekzistas, ĝi estas pli sude ol la linio 65° de latitudo Suda.
Alexander Dalrymple | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-a de julio 1737 en Edinburgo |
Morto | 19-a de junio 1808 en Londono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Reĝlando de Granda Britio (–1801) |
Okupo | |
Okupo | esploristo kartografo geografo botanikisto |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.