Alkekengo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La alkekengo (Physalis alkekengi), estas parenco de la perua Fizalido (Physalis peruviana), facile identigebla pro la granda, heloranĝa ĝis ruĝa papereca kovraĵo ĉirkaŭ ĝia frukto (bero), kiu similas al la ĉina paperlanterno (vidu la suban foton). Ĝi estas indiĝena de suda Eŭropo orienten al suda Azio ĝis Japanio.
Pliaj informoj Biologia klasado ...
Alkekengo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
|
Fermi
Ĝi estas herbeca perena planto kreskante ĝis 40–60 cm alto, kun spirale aranĝitaj folioj 6–12 cm longaj kaj 4–9 cm larĝaj. La floroj estas blankaj (vidu la apudan foton), kun kvinloba korolo de 10–15 mm, kun plenblovita baza kaliko kiu maturiĝas al papereca oranĝkolora fruktkovraĵo, 4–5 cm longa kaj larĝa.