From Wikipedia, the free encyclopedia
Altdorf estis ĝis la 31-a de decembro 2008 komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 208 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ex de la 1-a de januaro 2009 Altdorf apartenas al la komunumo Thayngen.
Altdorf | |
---|---|
former municipality of Switzerland • vilaĝo | |
Kantono | Ŝafhaŭzo |
Komunumo(j) | Thayngen |
Geografia situo | CH1903: 690764 / 293201 (mapo)47.7830555555568.6497222222222 |
Nombro de loĝantoj | 208 |
Areo | 3,04 km² |
Alteco | 516 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8243 |
Altdorf situas en la nordo de Kantono Ŝafhaŭzo en montareta kaj kampara regiono, ĉe la landlimo kun Germanio. En Altdorf troviĝas la plej nordaj vitejoj de Svislando.
Ekzistas poŝtaŭtobuslinioj de Altdorf al Ŝafhaŭzo kaj al Thayngen. Altdorf unue apartenis al la Grafejo Hegau, tiam al la Grafejo Nellenburg kaj ekde la 13-a jarcento al Aŭstrio. Ek de 1723 Altdorf apartenas al Ŝafhaŭzo.
La unua dokumenta mencio de Altdorf datas supozeble el la jaro 830.
Per la publika baloto de dimanĉo la 17-an de aŭgusto 2008 la kvin aŭtonomaj komunumoj Thayngen, Altdorf, Bibern, Hofen kaj Opfertshofen akceptis la kunfandiĝon de iliaj komunumoj kun efiko je la 1-a de januaro 2009. La nova komunumo Thayngen havas proksimume 5000 loĝantojn. Tial Altdorf la 1-an de januaro 2009 ĉesis ekzisti kiel aŭtonoma politika komunumo kaj fariĝis vilaĝo de Thayngen.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.