Amboso
metala bloko, sur kiu forĝisto batas metalojn / From Wikipedia, the free encyclopedia
Amboso (el la malnovaltgermana: anaboz, „ĉe kio oni batas”) estas metala bloko, sur kiu forĝisto batas metalojn. Plej ofte ĝi estas metita sur lignan blokon.
Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Fera bloko, por bati la metalojn.[1]
La praformon de amboso oni uzas ĉefe en forĝejoj, batante per martelo plej ofte ardajn kaj tial molajn metalojn kaj formante ilin. Amboso kutime havas tipan formon kun ronda korno kaj ebena surfaco, kiuj ebligas diversajn prilaborojn. Plej grandaj modeloj havas diversajn aldonaĵojn por specifaj laboroj.